Xi vokas junajn oficialulojn fortigi lojalecon kaj kompetentecon pri gravaj taskoj

Yu Publikigita: 2021-09-02 14:57:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede alvokis junajn oficialulojn firmigi siajn idealojn, resti lojalaj al la partio, serĉi veron de faktoj, surŝultrigi respondecojn kaj strebi por fariĝi la socia spino fidata de la partio kaj popolo kun gravaj taskoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la malferma ceremonio de trejnado de junaj kaj mezaĝaj oficialuloj en la Partia Lernejo de la Centra Komitato de la KPĈ (Nacia Akademio de Regado). Xi diris, ke junaj oficialuloj naskiĝas kaj vivas en bonega epoko kaj estas la grava forto por la afero de la partio kaj la popolo. La KPĈ ĉiam estas partio kun noblaj idealoj kaj firma konvinko. La idealoj kaj konvinko rilatas al la kredo je marksismo, la granda idealo de komunismo kaj komuna idealo de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Nur per ĉi tiuj idealoj kaj konvinko membroj kaj oficialuloj de la KPĈ povas elteni ĉiujn provojn, iri stabile kaj atingi malproksiman celon.

Dividu