Xi sendis gratulojn okaze de 76-a datreveno de Vjetnama Socialisma Respubliko

Ĝoja Publikigita: 2021-09-02 18:37:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Vjetnamio Nguyễn Phú Trọng kaj vjetnama prezidanto Nguyễn Xuân Phúc okaze de la 76-a treveno de la fondiĝo de la Vjetnama Socialisma Respubliko.

Xi substrekis, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas bonaj najbaroj de socialismo kaj komunumo kun komuna estonteco kun strategia signifo. Senĉese solidigi la dulandan bonnajbaran amikecon kaj profundigi ĉiuflankan strategian kunlaboron konformas al komunaj strategiaj interesoj de la du landoj.


Dividu