Xi alparolas inaŭguron de Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco

Yu Publikigita: 2021-09-02 20:21:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping komencis fari paroladon per videoligo en la Tutmonda Servokomerca Pintkunveno de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2021, kiu malfermiĝis ĵaŭde en Pekino.

Xi diris en la parolado, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj partioj persisti en malfermo kaj kunlaboro, reciproka profito kaj komuna gajno kaj dividi oportunojn de servokomerca disvolvado por antaŭenigi renormaligon kaj kreskon de la monda ekonomio. Li diris, ke la ĉina registaro subtenos plu mezgrandajn kaj malgrandajn entreprenojn, profundigos reformon de bilomerkato, starigos pekinan borson kaj konstruos ĉefan terenon de novigemaj servokomercaj mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Xi emfazis, ke Ĉinio altigos la nivelon de malfermo, akcelos efektivigon de la listo de translandlima servokomerco kaj esploros starigon de nacia eksperimenta zono por la disvolvado de novigema servokomerco. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio plifortigos subtenon al landoj laŭ la Zono kaj Vojo en disvolvado de servokomerco por ke ili dividu kun la mondo atingojn de Ĉinio en teknologia disvolvado. Ĉinio fortigos konstruadon de reguloj en la servokomerca kampo, kaj subtenos Pekinon kaj aliajn lokojn en provoj de laŭliniigo de enlandaj reguloj kun tiuj en altnormaj internaciaj liberkomercaj interkonsentoj.

Dividu