Xi alparolis malferman ceremonion de 6a Orienta Ekonomia Forumo

Yu Publikigita: 2021-09-03 19:33:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis kaj alparolis la malferman ceremonion de la plena sesio de la sesa Orienta Ekonomia Forumo vendrede per videoligo en Pekino kaj alvokis ĉiujn partiojn en Nordorient-Azio kunigi la manojn por trapasi malfacilan tempon kaj plani komunan evoluadon.

Xi diris, ke hodiaŭ estas la 76a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. La internacia komunumo devas firme defendi la venkajn rezultojn de la Dua Mondmilito, protekti la veron de la historio, kaj persiste preni la historion kiel spegulon por malfermi pli brilan estontecon. Li diris, "En la komenco de junio, prezidento Vladimir Putin kaj mi havis sukcesan videokunvenon. Kune ni anoncis la pluvalidigon de la Ĉina-Rusa Traktato de Bonnajbareco kaj Amika Kunlaboro, kaj atingis novajn komunajn konsentojn pri gravaj demandoj kiel fortigo de ĉina-rusa strategia kunordigo kaj progresigo de duflanka praktika translandlima kunlaboro. La ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko montras fortan tendencon kaj vastajn perspektivojn.

La ĉina prezidanto diris, ke tiu ĉi jaro markas la 100an datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj Ĉinio komencis novan vojaĝon al kompleta konstruado de moderna socialisma lando. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj por subteni veran multflankismon, rekomendi fidon kaj harmonion, akceli kungajnan kunlaboron kaj marŝi per firmaj paŝoj al la celo konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu