Xi sendis grantulan leteron al 32a kongreso de IKAS

Yu Publikigita: 2021-09-06 11:03:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan leteron al la 32a Kongreso de la Internacia Konsilio de la Aeronaŭtikaj Sciencoj (IKAS), kiu malfermiĝis en Ŝanhajo.

Xi diris en sia letero, ke aeronaŭtika scienco kaj teknologio estas unu el la plej rapide disvolviĝanta scienca kaj teknologia kampo, kiu havas la plej grandan influon sur la produktadon kaj vivon de la homaro ekde la 20a jarcento. Hodiaŭa mondo spertas profundan sciencan kaj teknologian revolucion kaj industrian transformiĝon. aeronaŭtika scienco kaj teknologio alfrontas senprecedencajn disvolvajn oportunojn. Tutmonda kunlaboro pri aeronaŭtika scienco kaj teknologio estas tre necesa kaj promesplena. Li esprimis la esperon, ke la kongreso ludos pozitivan rolon en antaŭenigo de tutmonda kunlaboro pri aeronaŭtika scienco kaj teknologio kaj alportos pli da avantaĝoj al popoloj tra la mondo.

Dividu