Xi sendis gratulan leteron al fondiĝa konferenco de Internacia Esplor-Centro de Granda Datumaro por Celoj de Daŭripova Disvolviĝo kaj Internacia Forumo de Granda Datumaro por Daŭripova Disvolviĝo 2021

Qiujieming Publikigita: 2021-09-06 15:21:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis gratulan leteron al la fondiĝa konferenco de la Internacia Esplor-Centro de Granda Datumaro por Celoj de Daŭripova Disvolviĝo kaj la Internacia Forumo de la Granda Datumaro por Daŭripova Disvolviĝo 2021.

Xi diris, ke la fondiĝo de la Internacia Esplor-Centro de Granda Datumaro por Celoj de Daŭripova Disvolviĝo estas la grava rimedo, kiun li anoncis en la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, por subteni la Tagordon 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Daŭripova Disvolviĝo. La tagordo 2030 metis klaran celon por disvolviĝo kaj internacia kunlaboro de diversaj landoj. Nun, sub la influo de la novkronvirusa pandemio, scienca kaj teknologia novigo kaj granda datumaro helpos al la internacia komunumo venki la malfacilaĵojn kaj efektivigi la tagordon 2030.

Xi diris, ke li esperas, ke ĉiuj partioj sufiĉe uzos la internacian esplor-centron kaj la forumon por kune serĉi la rimedon por daŭripova disvolviĝo de granda datumaro, plifortigi internacian kunlaboron, kontribui al la efektiviĝo de la tagordo 2030 kaj antaŭenigo de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Dividu