La 7an de septembro Xi Jinping kaj la itala ĉefministro Draghi interparolis en telefono

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-07 21:00:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping rimarkigis, ke la interrilato de Ĉinio kaj Italio havas profunde historian bazon, kaj la du landoj havigas al si komunajn interesojn en kunlaboro, aprezas sin reciproke en kulturo kaj helpas unu la alian okaze de malfaciloj. Ĉinio volas kune kun Italio disvolvi la ĉina-italan ĉiuflankan strategian partnerecon en ĝusta direkto kaj starigi ekzemplon por landoj kiuj estas malsamaj en sistemo kaj kulturo. La du landoj bone kunaranĝu en la venonta jaro la aktivecojn de la ĉina-itala kultura kaj turisma jaro, precipe firme subtenu la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn en 2022 kaj la Milanajn Vintrajn Olimpikojn en 2026, kaj per tio plifortigu kunlaboron de sporto sur glacio kaj neĝo kaj de koncerna industrio.

Draghi diris, ke la interrilato de Italio kaj Ĉinio evoluas en bona stato, Italio tre atentas la itala-ĉinan ĉiuflankan strategian partnerecon, esperas kun Ĉinio plifortigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj volas bone aranĝi la aktivecojn de la ĉina-itala kultura kaj turisma jaro. Italio dankas, ke Ĉinio donis subtenon al Italio kiel prezidanto-lando de G20, aprezas Ĉinion ke ĝi faris pozitivan klopodadon kaj kontribuon por la traktado de la tutmonda klimatŝanĝo, kaj alte atentas la gravan influon de Ĉinio sur la problemo de Afganio. Draghi esperis kun Ĉinio intensigi interkomunikadon kaj kunlaboradon kadre de G20.

Dividu