Xi salutas instruistojn antaŭ Instruista Tago de Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-09-09 14:47:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis instruistojn doni bonan gvidon al lernantoj, kiam li salutis instruistojn tra la lando antaŭ la Instruista Tago de Ĉinio, kiu falas en la 10an de septembro.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en letero al reprezentantoj de modelaj instruistaj teamoj baptitaj per la nomo de forpasinta geofizikisto Huang Danian, profesoro en la Universitato Jilin, kiu helpis al Ĉinio progresi en profund-tera esplorado.

Dividu