Xi sendis gratulojn okaze de 73a datreveno de KDPR

Yu Publikigita: 2021-09-09 14:52:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong Un, ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio (LPK) kaj prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), okaze de la 73a datreveno de la fondiĝo de la KDPR.

Xi diris en sia mesaĝo, ke dum la pasintaj 73 jaroj de post la fondiĝo de la KDPR, la LPK kunigis kaj kondukis la popolon de la KDPR fari senĉesajn klopodojn kaj atingi grandajn sukcesojn en antaŭenigo de la socialisma afero. Li aldonis, ke kiel kamarado kaj amiko, Ĉinio sincere ĝojas pro tio. La popolo de la KDPR nun plene efektivigas la decidojn faritajn en la 8a Kongreso de la LPK kaj plenforte akcelas ekonomian kaj socian evoluadon. Ĉinio kredas, ke sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la LPK estrata de Kim, la popolo de la KDPR marŝos antaŭen en unueco, kaj certe konstruos sian landon pli bona. Li emfazis, ke la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj la KDPR, kiu daŭre fortiĝas kun tempo, estas komuna valora trezoro de la du flankoj.

Xi memoris, ke en la lastaj jaroj li kaj Kim subtenis striktan komunikadon kaj gvidis duflankajn rilatojn stabile antaŭeniri kaj kontinue produkti kontentigajn rezultojn, kio pliriĉigis la tradician amikecon inter la du landoj. Li diris ankaŭ, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolvado de rilatoj inter la du landoj, kaj ke li pretas labori kun Kim por antaŭenigi duflankajn amikajn kaj kunlaborajn rilatojn por stabila kaj daŭra disvolviĝo, levi la rilatojn al pli alta nivelo, kaj krei pli multajn profitojn por ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu