Xi: BRICS-landoj fariĝis neignorebla potenco en internacia komunumo

Qiujieming Publikigita: 2021-09-09 21:14:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prizidanto Xi Jinping ĵaŭde videe ĉeestis la 13an pintkunvenon de BRICS-landoj.

Xi diris, ke ĉi-jaro estas la 15a jaro de kunlaboro de la BRICS-landoj. De la 15 jaroj, la kvin landoj konservis malfermitecon kaj inkluzivecon kaj reciprokan egalecon, plifortigis strategian dialogon kaj politikan fidon, respektis sociajn sistemojn kaj disvolvadon de ĉiuj partioj kaj ĉiam esploris la ĝustan manieron interkonsenti inter si; la kvin landoj konservis novigon kaj komunan gajnon, politikojn de disvolviĝo, komplementajn avantaĝojn kaj antaŭenpuŝon de kunlaboro en ĉiuj kampoj; la kvin landoj konservis justecon, helpi unu la alian, subteni multflankismon, aliĝi al tutmonda plibonigo kaj fariĝi la neignorebla potenco en la internacia komunumo. La faktoj pruvis, ke la kunlaboro de BRICS povos daŭre iri se ĉiuj partioj atingas komunan konsenton kaj kune klopodas.

Xi diris, ke Ĉinio fariĝos la prezidanta lando por organizi la 14an pintkunvenon de BRICS-landoj en 2022. Ĉinio volas labori kun aliaj BRICS-landoj por profundigi la kunlaboron en ĉiuj kampoj, konstrui la pli striktan partnerecon, kune trakti la komunan defion kaj krei la novan estontecon.

Dividu