Xi sendis gratulan leteron al 18a Ekspozicio de Ĉinio kaj ASOAL kaj Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj ASOAL

Qiujieming Publikigita: 2021-09-10 11:45:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la 18a Ekspozicio de Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) kaj Komerca kaj Investa Pintkunveno de Ĉinio kaj la ASOAL, kiu malfermiĝis vendrede en Nanning, la ĉefurbo de la ĉina Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono.

Xi diris, ke en la pasintaj 30 jaroj de post la starigo de dialogo inter Ĉinio ka la ASOAL, la ampleksa kunlaboro konstante profundiĝis kaj fariĝis la plej vigla kunlaboro en la Azia-Pacifika Regiono, kaj ankaŭ la du flankoj fariĝis la plej grandaj komercaj partneroj unu por la alia. De post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, la du flankoj kune batalis kontraŭ la epidemio, kaj per la ago de reciproka helpo ili prezentis la spiriton de komunumo de la homaro kun komuna estonteco.

Xi emfazis, ke en la inaŭguro de la 17a Ekspozicio de Ĉinio kaj la ASOAL en novembro de 2020, li faris kvar proponojn por konstrui la pli strikan komunumon de Ĉinio kaj la ASOAL kun komuna estonteco. La membroj de la ASOAL aktive respondis tiujn proponojn kaj daŭre antaŭenigis la kunlaboron en tiuj kampoj. Alfronte la estontecon, Ĉinio volas labori kun la ASOAL por plifortigi la strategian reciprokan fidon, profundigi la kunlaboron pri kontraŭepidemia batalo, ekonomio kaj komerco, antaŭenpuŝi la efektivigon de la interkonsento pri ĉiuflanka ekonomia partnereco, kune konstrui la iniciaton Zono kaj Vojo kun alta kvalito, formi la strategian partnerecon kun pli alta nivelo kaj protekti la tendencon de prospera disvolvoĝo en regiono.

Dividu