Xi telefone konversaciis kun usona prezidento Joe Biden

Qiujieming Publikigita: 2021-09-10 13:27:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede matene telefone konversaciis kun sia usona pararelulo Joseph Biden, kaj la du gvidantoj faris sinceran, profundan kaj vastan strategian komunikadon kaj interŝanĝojn pri dulandaj rilatoj kaj koncernaj demandoj de komuna intereso.

Xi unue esprimis kondolencon al Biden kaj la usona popolo pro la viktimoj kaj posedaĵaj perdoj kaŭzitaj de uragano Ada en multaj lokoj de Usono. Biden esprimis dankon pro tio.

Xi diris, ke la ĉinaj politikoj adoptitaj de Usono lastatempe kaŭzis seriozajn malfacilaĵojn al la ĉina-usonaj rilatoj, kio ne respondas al la fundamentaj interesoj de la du popoloj kaj la komunaj interesoj de ĉiuj landoj en la mondo. Ĉinio kaj Usono estas la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando respektive. Ĝusta traktado de la ĉina-usonaj rilatoj koncernas la estontecon de la mondo, kaj estas jarcenta demando por ambaŭ landoj. Ĉina-usona kunlaboro profitigos ambaŭ landojn kaj la mondon, dum ĉina-usona konfrontiĝo alportos katastrofojn al ambaŭ landoj kaj la mondo. Do, la ĉina-usonaj rilatoj estas ne elekto, sed la demando, kiun la du flankoj devas bone trakti.

Xi emfazis, ke de post la “glacirompo” de dulandaj rilatoj en 1971, Ĉinio kaj Usono kunlaboris por alporti avantaĝojn al ĉiuj landoj. Nuntempe la internacia komunumo alfrontas multajn komunajn demandojn. Ĉinio kaj Usono devas montri vastan perspektivon, preni sur sin grandajn respondecojn, rigardi kaj marŝi antaŭen, montri strategian vizion kaj politikan kuraĝon, kaj revenigi dulandajn rilatojn sur la ĝustan vojon de konstanta disvolviĝo kiel eble plej baldaŭ, por pli bone profitigi popolojn en ambaŭ landoj kaj tra la mondo.

Xi klarigis la pozicion de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo kaj aliaj demandoj, emfazante, ke Ĉinio persistas en ekologia prioritato kaj verda disvolvao. Ĝi ĉiam proprainiciate surŝultrigas internaciajn respondecojn konformajn al la naciaj kondiĉoj. Surbaze de respekto al reciprokaj kernaj zorgoj kaj konvena regado de diferencoj, koncernaj departementoj de la du landoj povas daŭre dialogi, antaŭenigi kunordigon kaj kunlaboron pri klimatŝanĝiĝo, preventado kaj regado de epidemio, ekonomia renormaligo kaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj samtempe ekspluati pli da potencialo en kunlaboro, aldonante pli pozitivajn faktorojn al la rilatoj inter la du landoj.

Biden diris, ke la mondo spertas rapidajn ŝanĝiĝojn. La rilatoj inter Usono kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo. La interago inter Usono kaj Ĉinio grandparte influos la estontecon de la mondo. Estas neniu kialo por la du landojn fali en konflikton pro konkurencon. Usono neniam intencis ŝanĝi la politikon de unu Ĉinio. Ĝi volas fari pli sincerajn interŝanĝojn kaj konstruemajn dialogojn kun Ĉinio por certigi la gravajn kaj prioritatajn kampojn de kunlaboro inter la du flankoj, eviti miskomprenojn, misjuĝojn kaj neatenditajn konfliktojn, kaj antaŭenpuŝi la renormaligon de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Usono atendas fortigi komunikadon kaj kunlaboron kun Ĉinio pri gravaj demandoj kiel klimatŝanĝiĝo kaj atingi pli da konsento.

La du flankoj konsentis, ke la profunda komunikado inter la gvidantoj de Ĉinio kaj Usono pri ĉina-usonaj rilatoj kaj gravaj internaciaj demandoj tre gravas por gvidi ĝustan disvolviĝon de ĉina-usonaj rilatoj. Ili konsentis daŭrigi regulajn kontaktojn en diversaj manieroj kaj instigos al la laborantaro de ambaŭ flankoj intensigi sian laboron, fari ampleksajn dialogojn, kaj krei kondiĉojn por la disvolvado de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Dividu