Xi sendis gratulan leteron al Internacia Konferenco pri Redukto de Perdo kaj Malŝparo en manĝaĵoj

Qiujieming Publikigita: 2021-09-10 17:42:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede alvokis landojn tra la mondo fari rapidajn kaj konkretajn agojn por redukti perdon kaj malŝparon de manĝaĵoj.

Xi faris rimarkojn per la gratula letero al la Internacia Konferenco pri Redukto de Perdo kaj Malŝparo en manĝaĵoj, okazinta en Jinan, ĉefurbo de la orienta ĉina provinco Shandong.

Xi diris, ke okazigo de la Internacia Konferenco pri Redukto de Perdo kaj Malŝparo en manĝaĵoj estas iniciato proponita de Ĉinio en la 15a pintkunveno de la gvidantoj de G20 pasintjare. Li esperas, ke ĉiu partio pronos ĉi-fojan konferencon kiel oportunon por kunlabori, efektivigi la Tagordon 2030 de la Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Daŭripova Disvolviĝo, kontribui al la realigo de la celo pri neniu malsato kaj malriĉeco, protekti la mondan manĝaĵan sekurecon kaj antaŭenigi la konstruadon de la homa sortkomunumo.

Dividu