Xi alvokas antaŭenigi BRICS-kunlaboron por kontraŭbatali virusojn kaj subteni multflankismon

Qiujieming Publikigita: 2021-09-10 17:43:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde alvokis BRICS-landojn antaŭenigi tutmondan solidarecon kontraŭ KOVIM-19, subteni veran multflankismon kaj plibonigi ekonomian kunlaboron por atingi kungajnon.

Xi ĉeestis la 13an pintkunvenon de BRICS-landoj per videoligo en Pekino, kaj diris, ke BRICS devas fortigi unuecon kaj plu plibonigi la kvaliton de praktika kunlaboro.

Xi diris, ke la pandemio ankoraŭ detruas la mondon, la vojo al tutmonda ekonomia resaniĝo restas malglata kaj zigzaga, kaj la internacia ordo travivas profundajn kaj kompleksajn ŝanĝojn. Fronte al ĉi tiuj defioj, la BRICS-landoj devas paŝi antaŭen por aktive kontribui al monda paco kaj disvolviĝo kaj antaŭenigi la konstruadon de la homa sortkomunumo.

Xi diris, ke Ĉinio jam liveris pli ol miliardon da dozoj da vakcinoj kaj koncentraĵoj al pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizoj, kaj klopodos liveri entute du miliardojn da dozoj ĝis la fino de ĉi jaro. Xi anoncis en la pintkunveno, ke aldone al la donaco de 100 milionoj da usonaj dolaroj al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj (COVAX), Ĉinio donos pliajn 100 milionojn da dozoj da vakcinoj al evoluantaj landoj ene de ĉi tiu jaro.

Dividu