Xi Jinping respektanta instruistojn kaj donanta gravecon al instruado

Xiong Linping Publikigita: 2021-09-10 21:28:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Tiu, kiu renkontas bonan instruiston, estas feliĉa en sia dumvovo.

Tiu lernejo, en kiu estas bonaj instruistoj, estas glora.

Tiu nacio, kiu havas aron kaj aron da bonaj instruistoj, estas esperhava.

De kelkaj jardekoj Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, praktikas la principon respekti instruistojn kaj doni gravecon al instruado.

Xi Jinping iam diris: “Instruistoj, kiuj instruis min, estas multaj, ĝis nun mi memoras iliajn aspektojn. Ili instruis al mi sciojn kaj manieron kiel konduti morale kaj dece.”

La 9an de septembro 2014 Xi Jinping ĉeestis kunsidon kun reprezentantoj el la studentoj kaj instruistoj de Pekina Instruista Lernejo.

La 9an de septembro 2016 Xi Jinping interparolis kun instruistoj de Pekina Lernejo Bayi, en kiu li lernis.

La 25an de februaro 2021 Xi Jinping donis premion al la sinjorino Zhang Guimei, kiu estas instruistino, en la tutlanda kunveno por honori distingajn personojn en la luktado kontraŭ malriĉeco.

La 10an de septembro 2018 la tutlanda edukada kunveno okazis en Pekino. Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon, prezentante en la nomo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio varman gratulon kaj sinceran saluton al la tutlandaj instruistoj kaj edukadaj laborantoj.

Dividu