Xi funebras pri forpaso de portugala eksprezidento Sampaio

Yu Publikigita: 2021-09-13 19:15:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping dimanĉe sendis kondolencan mesaĝon al portugala prezidento Marcelo Rebelo de Sousa pro la forpaso de portugala eksprezidento Jorge Sampaio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke Sampaio estis elstara ŝtatisto kaj gvidanto, kiu ĝuis altan reputacion en la internacia komunumo, kaj ke la oficperiodo de Sampaio atestis la glatan revenon de Makao al Ĉinio kaj la starigon de ĉina-portugala ampleksa strategia partnereco, kaj post forlaso de la posteno de prezidento, li plu zorgis pri ĉina-portugalaj rilatoj kaj subtenis duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de ĉina-portugalaj rilatoj, kaj volas labori kun prezidento Rebelo de Sousa por antaŭenigi tradician duflankan amikecon, kaj profundigi kunlaboron en diversaj kampoj por alporti avantaĝojn al ambaŭ landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu