Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, postulis pli bonan edukadon por certigi multflankan disvolviĝon de la junuloj de la lando, alvokante la junulojn fariĝi spinoj de la nacio.
Xi marde diris tion dum sia vizito al mezlernejo en Suide, gubernio sub la urbo Yulin en la nordokcidenta provinco Shaanxi, dum sia inspektado en la provinco.