Laŭ la invito de taĝika prezidento Emomali Rahmon, la 17an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo ĉeestos la 21an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj la Komunan Pintkunvenon de la gvidantoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo kaj membroŝtatoj de la Organizo de Kolektiva Sekureca Trakto pri afgana demando.