Xi emfazas konstruadon de pli strikta komunumo de ŜKO kun komuna estonteco

Yu Publikigita: 2021-09-17 16:28:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede emfazis konstruadon de pli strikta komunumo kun komuna estonteco por la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kaj faradon de pli grandaj kontribuoj al la longedaŭra paco kaj komuna prospero de la mondo.

Xi faris la rimarkojn dum parolado al la 21a kunveno de la Konsilio de Ŝtatestroj de la ŜKO per videoligo.

Xi diris, ke la ŜKO faris gravajn esplorojn en ambaŭ teorioj kaj praktiko por konstrui novtipajn internaciajn rilatojn kaj komunumon de la homaro kun komuna estonteco.

La ĉina prezidanto promesis laŭbezone helpi al landoj fortigi konstruadon de kapablo kaj plibonigi popolan vivtenon. Li diris, ke landoj de la ŜKO devas daŭrigi malfermon kaj kunlaboron por akceli disvolvadon kaj vigligon unu al alia. Li ankaŭ substrekis la bezonon sekvi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj serĉi komunajn profitojn per ampleksa konsiliĝo kaj komuna partopreno en traktado de internaciaj aferoj.

Dividu