Xi Jinping donis gratulojn kaj bondezirojn al ĉinaj kamparanoj kaj laborantoj pri kampara laboro

Mirinda Publikigita: 2021-09-22 22:03:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de la kvara Ĉina Kamparana Rikolta Tago, ĉina prezidanto Xi Jinping, nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, donis gratulojn kaj sincerajn salutojn al ĉiuj ĉinaj kamparanoj kaj laborantoj pri agrikulturo kaj kampara laboro.

Xi diris, ke por revigligi la nacion, la vilaĝoj nepre devas prosperiĝi. En la nova vojo de la dua centjara celo, la centro de laboroj pri agrikulturo kaj kamparo jam historie turniĝis al ampleksa prosperigo de la vilaĝoj. Oni devas firme persisti en prioritata disvolvo de la agrikulturo kaj kamparo, rapidigi modernigon de la agrikulturo kaj kamparo kaj altigi vivnivelon de amaso da kamparanoj.

Dividu