Xi sendis naskiĝtagan saluton al nobelpremiito Chen Ning Yang

Yu Publikigita: 2021-09-23 11:17:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis bondezirojn al fama fizikisto Chen Ning Yang okaze de lia naskiĝtago.

Komisie de Xi, kiu estas ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, altrangaj oficialuloj de la Ministerio pri Edukado vizitis Yang en Universitato Tsinghua merkrede, donacis al li florkorbon nome de Xi kaj transdonis la salutojn de Xi.

Yang estas akademiano de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Yang naskiĝis en Hefei, la ĉina orienta provinco Anhui, la 22an de septembro, 1922. En 1957, Yang dividis la Nobelpremion pri fiziko kun Tsung-Dao Lee pro laboro pri la tiel nomataj egalecaj leĝoj, kiuj estigis gravajn malkovrojn pri elementaj partikloj. La gaŭĝa teorio Yang-Mills enkondukita de li estas unu el la plej gravaj atingoj de fiziko en la 20a jarcento.

Reveninte al Ĉinio, Yang eklaboris en Universitato Tsinghua en 2003 kaj faris gravajn kontribuojn al kultivado kaj varbado de talentuloj kaj akcelado de internaciaj akademiaj interŝanĝoj.

Dividu