Xi alvokis internacian kunlaboron por konstrui ciferecan socion

Henggang Publikigita: 2021-09-26 16:34:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto dimanĉe sendis gratulan mesaĝon al la Monda Interreta Kongreso en Wuzhen. Li alvokis internacian kunlaboron en konstruado de cifereca socio.

En gratula mesaĝo pri la malfermo de la Monda Interreta Kongreso, Xi deklaris, ke Ĉinio pretas labori kun ĉiuj landoj en la mondo por stimuli la viglecon de la cifereca ekonomio, plibonigi la efikecon de cifereca regado de registaro, plibonigi la ciferecan medion de socio, optimumigi strukturon de la cifereca kunlaboro kaj konstrui sekuran protektan muron por la cifereca socio, por ke la cifereca civilizo profitigu ĉiujn homojn kaj antaŭenigu la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de homaro.

La Monda Interreta Kongreso malfermiĝis dimanĉe en Wuzhen, provinco Zhejiang, orienta Ĉinio.

Dividu