Xi gratulas Eric Chu pro elektiĝo kiel estro de KMT

Xiao Henggang Publikigita: 2021-09-26 19:08:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), dimanĉe gratulis Eric Chu pro lia venko en elektado de estro de la ĉina Kuomintango (KMT).

Xi diris, ke lastatempe la du partioj havis bonajn interagojn pri la komuna politika bazo por resti ĉe la "konsento de 1992" kaj malakcepti la "taiwan-sendependajn aspirojn". Ĉi tio antaŭenigis pacan disvolviĝon de rilatoj inter la du flankoj de la taiwan-markolo. Ambaŭ partioj, aliĝante al la komuna politika bazo, devas vigle kunlabori por serĉi prosperon por siaj samlandanoj, pacon de la taiwan-markolo, ŝtatan reunuiĝon kaj la grandan reviviĝon de la ĉina nacio.

Chu esprimis sian dankon al Xi Jinping en la sama tago. La nova estro de la KMT diris, ke en la estonteco ambaŭ flankoj devas profundigi integriĝon de reciproka fidkonstruado sur komuna politika bazo kaj fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron, por ke rilatoj inter la du flankoj de la taiwan-markolo povu senĉese akceli pacan disvolviĝon.

Dividu