Xi Jinping akcentis profundan efektivigon de talentula potenco en nova epoko

Mirinda Publikigita: 2021-09-28 20:14:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 27a kaj 28a de septembro en Pekino, okazis la kunveno pri talentuloj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon, akcentante persiston en regado de talentuloj de la partio, profundigon de la strategio de talentula potenco en la nova epoko, ĉiuflankan kultivadon, enkondukon kaj utiligon de talentuloj kaj rapidigon de konstruado de monda talentula centro kaj noviga centro por liveri talentulan subtenon al fundamenta realigo de socialisma modernigo en 2035 kaj meti bonan bazon al ĉiuflanka konstruado de socialisma moderniga potenco en 2050.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis la kunvenon.

Xi akcentis, ke nun la lando iris sur la novan vojon de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna lando, marŝante al la dua centjara celo. La lando pli proksimiĝas ol iam ajn antaŭe en la historio al la grandioza celo de rejunigo de la ĉina nacio kaj pli deziras talentulojn ol iam ajn antaŭe en la historio. Oni devas fortigi la konscion kaj doni plian atenton al memdecida trejnado de talentuloj kaj rapidigi starigon de konkurenca supereco de talentulaj resursoj.

Dividu