Xi emfazas plibonigon de sistemo pri regdo kaj traktado de biosekureca risko

Yu Publikigita: 2021-09-30 12:46:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis klopodojn por plibonigo de la sistemo pri regdo kaj traktado de biosekureca risko de la lando, kaj fortigo de la kapablo de regado en tiu ĉi kampo.

Xi faris la rimarkojn merkrede kiam li alparolis studsesion de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Xi diris, ke biosekureco estas tre grava por la sano de homoj, longtempa stabileco de la lando kaj estonteca disvolviĝo de la nacio, kaj ĝi estas esenca parto de ĝenerala nacia sekureco kaj grava forto, kiu povas influi kaj eĉ ŝanĝi la tutmondan situacion.

Xi emfazis la gravecon kaj urĝecon plibonigi biosekurecon en Ĉinio kaj urĝis klopodojn por konstrui fortan ŝildon kontraŭ biosekurecaj minacoj. La Centra Komitato de la KPĈ intensigis laboron por plibonigi biosekurecon kaj inkluzivis ĝin en la nacian sekurecan strategion. Li alvokis atenton al interplektiĝo de tradiciaj problemoj kaj novaj riskoj rilataj al biosekureco kaj ankaŭ kunekzisto de eksterlandaj biologiaj minacoj kaj enlandaj riskoj.

Xi emfazis la bezonon fortigi strategiajn kaj antaŭvidajn studojn kaj planadon pri la nacia biosekureca strategio, alvokante plibonigon de la mekanismo pri biosekureca regado kun la gvidado de la partio, la registara respondeco, sociaj sinergioj, partopreno de la publiko kaj laŭelĝa regado. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por plibonigi rilatajn leĝojn kaj regularojn, plialtigi publikan konscion kaj pli bone efektivigi la popolan militon kontraŭ biosekurecaj riskoj.

Dividu