Xi interŝanĝis gratulojn kun bruneja sultano okaze de 30a datreveno de starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj

Henggang Publikigita: 2021-09-30 17:13:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun bruneja sultano Haji Hassanal Bolkiah okaze de la 30-jariĝo de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke en la pasintaj 30 jaroj post kiam Ĉinio kaj Brunejo establis diplomatiajn rilatojn, la dulandaj rilatoj tenis solidan kaj rapidan disvolviĝon. Kun senĉesa profundigo de reciproka politika fido kaj kunlaboro en diversaj kampoj kaj strikta komunikado kaj kunordigo pri regionaj kaj internaciaj aferoj, la du landoj donis bonan ekzemplon de rilatoj inter landoj kun malsamaj grandecoj surbaze de egaleco kaj reciproka profito por komuna disvolviĝo.

De post eksplodo de la kronvirusa pandemio, la du landoj ĉiam subtenis kaj helpis unu la alian dum la malfacila tempo, verkante novan ĉapitron de amikeco.

Xi aldonis, ke li donas grandan gravecon al disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Brunejo. Xi asertis, ke li volas labori kun sultano Hassanal, prenante la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj kiel ŝancon, por plibonigi strategian komunikadon kaj profundigi kunlaboron en batalo kontraŭ la pandemio kaj komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, antaŭenigi kontinuan disvolviĝon de strategia kunlabora partnereco inter Ĉinio kaj Brunejo kaj alporti profitojn al la du landoj kaj la du popoloj.

Hassanal diris en sia mesaĝo, ke Ĉinio estas grava kunlabora partnero de Brunejo kaj la duflanka kunlaboro faris pozitivan progreson. Li diris, ke Brunejo dankas la ĉinan flankon pro ĝia subteno kaj helpo al Brunejo en respondo al la kronvirusa epidemio, kaj pretas profundigi la strategian kunlaboran partnerecon kun Ĉinio kaj krei pli da bonoj al la du landoj kaj la du popoloj.

Dividu