Xi faris videoparoladon por Ĉina Pavilono ĉe dubaja Monda Ekspozicio 2020

Lucia Publikigita: 2021-10-01 15:25:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping salutparolis per videoligo por la malfermo de la Ĉina Pavilono ĉe la dubaja Monda Ekspozicio 2020 en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE).

Kovrante areon de 4 636 kvadrataj metroj, la pavilono "Lumo de Ĉinio", formita kiel tradicia ĉina lanterno, estas unu el la plej grandaj de la ekspozicio.

La dubaja Monda Ekspozicio 2020, kiu estis prokrastita pro la pandemio KOVIM-19, funkcios de la 1a de oktobro 2021 ĝis la 31a de marto 2022.

Dividu