Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Fumio Kishida, nove elektita japana ĉefministro.

Ĝoja Publikigita: 2021-10-04 18:54:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al Fumio Kishida por gratuli lin pro lia elektiĝo kiel japana ĉefministro.

Xi montris, ke Ĉinio kaj Japanio estas proksimaj landoj apartigitaj per nur strio da akvo, kaj disvolvo de bonnajbaraj amikaj kunlaboraj rilatoj de la du landoj ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj, sed anakŭ utilas al paco, stabileco kaj prospero de Azio kaj de la mondo. Ĉinio kaj Japanio devas rigore observi principojn, difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj de Ĉinio kaj Japanio, fortigi dialogon kaj komunikon, pliigi konfidon kaj kunlaboron kaj klopode establi la dulandajn rilatojn kongruajn al postulo de la nova epoko.

Tiutage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al Fumio Kishida, nove elektita japana ĉefministro.

Dividu