Xi ĉeestos kunvenon memorfestantan 110an datrevenon de Revolucio de 1911

Yu Publikigita: 2021-10-08 10:57:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate ĉeestos kunvenon memorfestantan la 110an datrevenon de la Revolucio de 1911.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros gravan paroladon en la kunveno, kiu komenciĝos en la Granda Popola Halo en Pekino je la 10a horo antaŭtagmeze.

La okazaĵo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj Xinhuanet.com. Ĝi estos ankaŭ reelsendita samtempe en gravaj novaĵaj retejoj inkluzive de people.com.cn, cctv.com kaj china.com.cn kaj novaĵaj aplikaĵoj administrataj de la Popola Ĵurnalo, Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj Ĉina Centra Televido.

Dividu