Xi telefone konversaciis kun japana ĉefministro Kishida

Yu Publikigita: 2021-10-08 19:01:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis bon-najbaran amikecon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Japanio kaj alvokis fortigon de dialogo kaj kunlaboro en telefona konversacio kun japana ĉefministro Fumio Kishida vendrede.

Laŭ Xi, ĉina-japanaj rilatoj alfrontas ambaŭ ŝancojn kaj defiojn. Li diris, ke Ĉinio laŭdas la atenton de Japanio al altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj kaj volas fortigi kunlaboron kaj dialogon kun la lando, ĉar sanaj duflankaj rilatoj ne nur servas al la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj iliaj popoloj, sed ankaŭ kontribuas al paco, stabileco kaj prospero de Azio kaj la mondo.

Xi montris, ke venontjare estos la 50a datreveno de la normaligo de la ĉina-japanaj diplomatiaj rilatoj, kaj ke li esperas, ke la du flankoj renkontos unu la alian duonvoje kaj laboros kune por malfermi vastajn perspektivojn de la duflankaj rilatoj.

La ĉina prezidanto alvokis la du flankojn tiri lecionojn de la pasinta disvolviĝo de la rilatoj kaj observi la principojn difinitajn en la kvar politikaj dokumentoj interkonsentitaj inter la du landoj. Li alvokis la du flankojn ankaŭ fortigi registarajn interŝanĝojn kaj kunordigon pri ekonomia politiko por komune konservi malferman kaj justan komercan kaj investan medion kaj profitigi la du popolojn per altnivela kungajna kunlaboro.

Xi ankaŭ gratulis Kishida pro la sukcesa gastigo de la Tokiaj Olimpikoj kaj bonvenigis la landon ĉeesti la Pekinajn Vintrajn Olimpikojn en februaro.

Kishida diris, ke la japana-ĉinaj rilatoj eniras la novan epokon, kaj Japanio pretas labori kun Ĉinio por preni la venontan jaron kiel la okazon starigi konstruemajn kaj stabilajn duflankajn rilatojn, kiuj plenumas la postulon de la nova epoko. Li alvokis la du flankojn trakti disputojn per dialogo kaj emfazis, ke la lando pretas fortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio, pandemia regado kaj klimatŝanĝiĝo, krom daŭrigo de strikta komunikado pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Dividu