Ĉinio sabate okazigis kunvenon por memorfesti la 110an datrevenon de la Revolucio de 1911 en la Granda Popola Halo en Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon.
Xi diris, “La revolucio de 1911 estas grandioza kaj peniga esploro de la ĉina popolo kaj ĉinaj pioniroj por realigi nacian sendependiĝon kaj popolan liberiĝon, kaj ni devas lerni kaj disvastigi la noblan spiriton de Sun Yat-sen kaj aliaj revoluciaj pioniroj por revigligi la nacion.”