KPĈ estas heredanto de revolucia afero de Sun Yat-sen

Selena Publikigita: 2021-10-09 11:51:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi aldonis, ke la revolucio de 1911 liberigis spiriton de la ĉina nacio, disvastigis koncepton de demokratio kaj respublikismo, fondis la unuan ŝtaton kun respublika sistemo en Azio, antaŭenpuŝis socian reformadon kaj esploris vojon por realigi grandan nacian rejuniĝon.

Membroj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas firmaj subtenantoj, fidelaj kunlaborantoj kaj lojalaj heredantoj de Sun Yat-sen en la revolucia afero.

La revolucio de 1911 ne povis plenumi la historian taskon de nacia sendependiĝo kaj popola liberiĝo. La naskiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) denove fajrigis la esperon de nacia rejuniĝo. Ĝi daŭrigis nefinitan aferon de Sun, realigis kaj disvolvis noblajn aspirojn de tiuj pioniroj, akiris grandan sukceson de la novdemokratia revolucio, starigis la Ĉinan Popolan Respublikon, en kiu la popolo estas la mastroj. La KPĈ plenumis la historian taskon de nacia sendependiĝo kaj popola liberiĝo kaj malfermis novan eraon de la ĉina nacio.

Dividu