Xi eksplikis kion pasintaj 110 jaroj montris al ĉinoj ekde Revolucio 1911

Yu Publikigita: 2021-10-09 15:20:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate eksplikis tion, kion la pasintaj 110 jaroj montris al la ĉina popolo ekde la Revolucio de 1911 dum parolado en la kunveno memorfestanta la 110an datrevenon de la historia evento.

"La pasintaj 110 jaroj montris al ni, ke por realigi nacian rejunigon, la ĉina popolo devas havi grandan forton por konduki nin antaŭen, kaj tiu forto estas la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ)," diris Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono. Li akcentis, ke sen la KPĈ, estas nek nova Ĉinio nek nacia rejunigo, kaj alvokis klopodojn por certigi, ke la partio ĉiam firme staru kiel la plej fidinda spino de la ĉina nacio kaj la ĉina popolo.

Xi diris, "La pasintaj 110 jaroj montris al ni, ke por realigi nacian rejunigon, la vojo, kiun ni prenas, estas tre grava. Socialismo kun ĉinaj trajtoj estas pruvita kiel la sola ĝusta vojo. Ni certigos kunordigitan efektivigon de la kvin-sfere integrita plano kaj la kvaropa ampleksa strategio, profundigos reformon kaj malfermon ĉiuflanke, modernigos la sistemon kaj kapablon de Ĉinio pri regado, kaj laboros senlace por plenumi la aspirojn de la popolo al pli bona vivo kaj realigi komunan prosperon de ĉiuj.”

Li diris, "La pasintaj 110 jaroj montris al ni, ke por realigi nacian rejunigon, la ĉina popolo devas fidi al niaj propraj heroaj klopodoj. Per kuraĝo kaj lerteco, ni venkos ĉiujn gravajn riskojn kaj defiojn, kiuj eble malhelpos nian vojon al nacia rejunigo, kaj rezolute protektos niajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn.”

Li rimarkigis, "La pasintaj 110 jaroj montris al ni, ke por realigi nacian rejunigon, la ĉina popolo kaj la ĉina nacio devas strikte unuiĝi dum feliĉa kaj malfeliĉa tempo kaj fidi al nia forta unueco por venki ĉiujn riskojn kaj defiojn sur la vojo antaŭen.”

Li diris, "La pasintaj 110 jaroj montris al ni, ke por realigi nacian rejunigon, ni bezonas ne nur stabilan kaj unuecan enlandan medion, sed ankaŭ pacan kaj stabilan internacian medion. Agreso kaj hegemonio ne estas en la sango de la ĉina popolo. Nia popolo esperas sukcese realigi nacian disvolviĝon, sed ili ankaŭ esperas vidi, ke ĉiuj popoloj de la mondo havos feliĉan kaj pacan vivon.”

Li aldonis, "Ĉinio restos probatalanto por monda paco, kontribuanto al tutmonda evoluado, kaj defendanto de la internacia ordo, kaj ni faros nian plejeblon por fari pli grandajn kontribuojn al la homaro.”

Dividu