Xi Jinping: Ĉinio energie disvolvos renovigeblajn resursojn

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-12 20:03:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Posttagmeze de la 12a de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping videe ĉeestis la 15an pintkunvenon de la Konferenco de la Partioj subskribitaj pri la Konvencio de Biologia Diverseco kaj faris ĉefteman paroladon.

Xi diris: “Por atingi la celon de karbona pintvaloro kaj karbona neŭtreco, Ĉinio laŭvice publikigos serion da rimedoj en gravaj sektoroj kaj industrioj. Ĉinio plue faros reĝustigon de industria kaj resursa strukturoj kaj energie disvolvos renovigeblajn resursojn, ekzemple, konstruante grandajn fotovoltaajn bazojn en dezertoj kaj Gobio.”

En la sama tago la unua nomlisto de naciaj parkoj estis anoncita. Ĉinio oficiale establis la unuajn arojn da naciaj parkoj: ili estas la Nacia Parko Sanjiangyuan, la Nacia Parko Wuyi-montaro, la Nacia Parko por Grandaj Pandoj, la Nacia Parko por Nordorientaj Ĉinaj Tigroj kaj Leopardoj kaj la Nacia Parko de Hainan-a Tropika Pluvarbarego.

Dividu