Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke efektivigi la nacian strategion de loĝantara maljuniĝo estas tre grave, kio certigos ke maljunuloj ĝuos feliĉan vivon en siaj krepuskaj jaroj.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon, donante instrukcion pri tutlanda laboro por maljuniĝanta loĝantaro, antaŭ la Festo de Duobla Naŭo, la Ĉina Maljuna Tago.