Xi konversaciis kun Merkel per videoligo

Yu Publikigita: 2021-10-14 13:47:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede konversaciis kun germana ĉefministro Angela Merkel per videoligo. La du flankoj retrorigardis la disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio kaj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en la lastaj jaroj kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri koncernaj demandoj en amika etoso.

Xi laŭdis la kontribuon de Merkel por akcelado de ĉina-germanaj kaj ĉina-eŭropuniaj rilatoj dum la oficperiodo kiel ĉefministro kaj diris, ke "por interkonatiĝo, la plej valora afero estas reciproka kompreno, kaj la ŝlosilo de reciproka kompreno inter homoj estas scii ideojn unu de la alia. Ĉi tio estas ne nur bona ilustrado de niaj profundaj interŝanĝoj en la pasintaj jaroj, sed ankaŭ reflektas la gravan sperton pri konservado de la glata kaj sana disvolvado de ĉina-germanaj rilatoj dum la pasintaj 16 jaroj”.

La ĉina prezidanto diris, ke ili havas multajn profundajn interŝanĝojn de vidpunktoj pri duflankaj rilatoj, gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, ŝtata regado kaj aliaj temoj, kio antaŭeniris duflankajn rilatojn kaj certigis kunlaboron inter la du landoj en la reago al tutmondaj defioj.

Merkel diris, ke ŝi memoras ĉiujn interŝanĝojn, kiujn ŝi havis kun Xi dum la pasintaj pli ol 10 jaroj, kaj ili havis sincerajn kaj profundajn diskutojn pri demandoj de komuna zorgo, kio plibonigis reciprokan komprenon kaj antaŭenigis sanan disvolviĝon de germana-ĉinaj rilatoj kaj eŭropunia-ĉina kunlaboro.

Dividu