Xi Jinping sendis salutan mesaĝon al la 130a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-14 19:00:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis salutan mesaĝon al la 130a Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro en Kantono.

Xi Jinping rimarkigis, ke la Kantona Foiro, ekde la fondiĝo antaŭ 65 jaroj, faris gravan kontribuon en servado al internacia komerco, akcelo de konektiĝo inter enlande kaj eksterlande kaj disvolvado de ekonomio. Nun la monda ekonomio kaj komerco frontas al la situacio dum centjaro nevideble ŝanĝiĝanta kaj al la pandemio centjare nerenkontita. La Kantona Foiro ludos pli grandan rolon en kreo de mekanismoj, riĉigo de industrioj, plivastigo de funkcioj, starigo de novaj formoj de komerco. Ĉinio volas kune kun aliaj landoj, sin tenante je vera plurflankismo, antaŭenigi la konstruadon de altnivela, aperta monda ekomonio.

La 130a Ĉina Importaj kaj Eksporta Foiro malfermiĝis la 14an de oktobro en Kantono, kun la ĉefa temo “akcelo de ambaŭ cirkloj enlanda kaj internacia”. Ĝi estas kune organizata de la Ĉina Komerca Ministerio kaj la popola registaro de la provinco Guangdong.

Dividu