Xi urĝas tutmondan transportan kunlaboron kaj komunan disvolvadon

Yu Publikigita: 2021-10-15 11:15:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde vokis antaŭenigi tutmondan transportan kunlaboron kaj akceli komunan disvolvadon meze de mondaj ŝanĝiĝoj kaj pandemio ambaŭ nevideblaj en jarcento.

Dum parolado per videoligo en la malferma ceremonio de la Dua Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Tutmonda Daŭripova Transporto en Pekino, Xi vokis “verki novan ĉapitron de infrastruktura konektebleco, senbara fluado de komerco kaj investo, kaj interagado inter civilizacioj".

La tri-taga konferenco substrekos la gravecon de daŭripova transporto por la atingo de la Tagordo 2030 por Daŭripova Disvolvado. Reprezentantoj de 171 landoj kolektiĝis interrete kaj eksterrete por la kunveno.

Xi emfazis, ke transporto estas la arterio de la ekonomio kaj ligilo inter civilizacioj, faciligas ekonomian integriĝon kaj interpopolajn interŝanĝojn, kaj turnas la mondon en tutmondan vilaĝon.

Li urĝis klopodojn de ĉiuj landoj por plifortigi malmolan infrastrukturan konekteblecon kaj molan konekteblecon de institucioj kaj reguloj, kaj evoluigi kvar-dimensian konekteblecon de tero, maro, aero kaj interreto.

Li alvokis profundan integriĝon de novaj teknologioj kiel granda datumo, interreto, artefarita intelekto kaj blokĉeno kun la transporta sektoro, kaj ankaŭ pliajn klopodojn por nutrado de verda kaj malaltkarbona vojo.

Dividu