Xi emfazas fortigon de tutproceza popola demokratio

Yu Publikigita: 2021-10-15 14:18:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis subtenon kaj plibonigon de la sistemo de popola kongreso kaj senĉesan fortigon de tutproceza popola demokratio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en la centra konferenco pri laboro rilata al la popolaj kongresoj, kiu okazis de merkredo ĝis ĵaŭdo en Pekino.

Xi diris, ke la sistemo de popola kongreso, starigita de la ĉina popolo sub la gvidado de la KPĈ, estas granda kreo en la historio de politikaj sistemoj kaj ankaŭ tute nova sistemo kun granda signifo en la politika historio de kaj Ĉinio kaj la mondo. La sistemo de popola kongreso liveras gravan institucian garantion al la ĉina popolo gvidata de la KPĈ por krei la miraklojn de rapida ekonomia kresko kaj longdaŭra socia stabileco dum la pasintaj 60 jaroj, precipe dum la kvar jardekoj de reformo kaj pordmalfermo. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012, la Centra Komitato de la KPĈ daŭre novigis la teoriojn kaj praktikon de la sistemo de popola kongreso.

Xi aldonis, ke institucia avantaĝo estas esenca por lando por kapti sian strategian iniciaton. Historio kaj realeco ambaŭ montris, ke lando estos stabila, se ĝi havas konstantan sistemon, kaj lando estos forta, se ĝi havas bonan sistemon.

Dividu