Xi sendis gratulojn al nova ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando

Yu Publikigita: 2021-10-21 15:26:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulojn al Cindy Kiro okaze de ŝia enoficiĝo kiel nova ĝenerala gubernatoro de Nov-Zelando.

Xi diris en la gratula mesaĝo, ke Ĉinio kaj Nov-Zelando estas gravaj partneroj de kunlaboro, kaj ke en la pasintaj 49 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la ĉina-novzelandaj rilatoj rapide disvolviĝis kun pluraj rekordaj rezultoj atingitaj en la duflanka kunlaboro, alportante efektivajn avantaĝojn al la du popoloj. Li rimarkigis, ke fronte al la kronvirusa pandemio, la du landoj faris fruktodonan kunlaboron en regado de la epidemio kaj renormaligo de ekonomio. Li aldonis, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Nov-Zelando kaj volas labori kun ĝenerala gubernatoro Kiro por sekvi la principon de reciproka respekto, reciproka profikto kaj komuna gajno, fortigi dialogon, interŝanĝojn kaj kunlaboron, kaj daŭre fruktigi la ĉina-novzelandan ampleksan strategian partnerecon por la bonfarto de la du landoj kaj iliaj popoloj.

Dividu