Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, merkrete inspektis la enirejon de la Flava Rivero en la urbo Dongying de la provinco Shandong. Posttagmeze de tiu tago, li vizitis kajon de la enirejo, centron por monitorado de ekologio de delto de la Flava Rivero, nacian naturan konservejon de la delto kaj ĉeloke rigardis ekologian medion de la Flava Rivero kaj informis pri protektado kaj altkvalita disvolviĝo de la baseno de la Flava Rivero.