Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde diris, ke Ĉinio, kiel potenco de fabrikado, devas fortigi memprovizon de energio dum penadoj por disvolvado de la reala ekonomio.
Xi instigis al petrolaj laboristoj strebi por novaj atingoj dum vizito al putbora platformo en la petrolkampo Shengli en la urbo Dongying de la ĉina orienta provinco Shandong. Xi akcentis, ke petrola produktado havas grandan signifon al la lando.
Ĉi tiu jaro markas la 60an datrevenon de la malkovro de la patrolkampo en Dongying, kiu poste estis nomata la petrolkampo Shengli.
Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis sincerajn salutojn al la ĉinaj petrolaj laboristoj.