​Xi: Restarigo de laŭleĝa sidloko de ĈPR en UN estas venko de ĉina popolo kaj ankaŭ de popoloj de ĉiuj landoj en mondo

Qiujieming Publikigita: 2021-10-25 11:10:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde faris paroladon en la kunveno memorfestanta la 50an datrevenon de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi diris, ke hodiaŭ, antaŭ 50 jaroj, la 26a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN aprobis Rezolucion 2758 per frakase grandega plimulto, decidante restarigon de ĉiuj rajtoj de la Ĉina Popola Respubliko en la UN, kaj agnoskante, ke la reprezentanto de la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la sola laŭleĝa reprezentanto de Ĉinio en la UN. Ĉi tio estas venko de la ĉina popolo kaj ankaŭ venko de popoloj de ĉiuj landoj en la mondo!

Dividu