Xi: kunlaboro inter Ĉinio kaj UN profundiĝis tago post tago

Qiujieming Publikigita: 2021-10-25 11:34:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde faris paroladon en la kunveno memorfestanta la 50an datrevenon de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi diris, ke la ĉina popolo ĉiam subtenas la aŭtoritaton kaj pozicion de la UN kaj praktikas multflankan. La kunlaboro inter Ĉinio kaj la UN profundiĝis tago post tago. Ĉinio fidele plenumas siajn respondecojn kaj misiojn kiel konstanta membro de la Sekureca Konsilio de la UN, subtenas la celojn kaj principojn de la Ĉarto de la UN kaj subtenas la kernan rolon de la UN en internaciaj aferoj. Ĉinio aktive rekomendas pacan politikan solvadon de disputoj kaj sendis pli ol 50 000 homojn por partopreni en packonservaj agadoj de la UN. Ĉinio jam fariĝis la dua plej granda kozitanto de la UN kaj la dua plej granda dividanto de la elspezoj en packonservaj agadoj.

Dividu