Xi: homoj devas kunlabori kaj vivi en harmonio por konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco

Qiujieming Publikigita: 2021-10-25 11:40:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde faris paroladon en la kunveno memorfestanta la 50an datrevenon de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi diris, ke ĉu la vojo de lando sukcesos, la ŝlosilo kuŝas en tio, ĉu ĝi konformas al la naciaj kondiĉoj de la lando, ĉu ĝi kongruas kun la disvolva tendenco de la epoko, ĉu ĝi povas alporti ekonomian disvolviĝon, socian progreson, plibonigon de la popola vivteno, kaj socia stabileco, ĉu ĝi povas esti subtenata de la homoj, kaj ĉu ĝi povas kontribui al la antaŭenigo de la afero de la homaro.

Xi diris, ke homoj estas komunumo, kaj la Tero estas hejmo. Neniu homo kaj neniu lando povas esti sola. La homaro devas labori kaj vivi en harmonio, kaj antaŭeniri en la direkto de konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco, kaj kune krei pli belan estontecon.

Dividu