Xi reasertas devontigon de Ĉinio al paca disvolvado, reformo kaj malfermo, kaj multflankismo

Yu Publikigita: 2021-10-25 15:17:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde reasertis la devontigon de Ĉinio al paca disvolvado, reformo kaj malfermo, kaj multflankismo.

Xi faris la rimarkojn en Pekino en la kunveno memorfestanta la 50an datrevenon de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko en la Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Xi diris, ke Ĉinio staranta ĉe la nova historia deirpunkto sin devontigos plu al la vojo de disvolvado kaj ĉiam estos konstruanto de monda paco. Ĉinio sin devontigos plu al la vojo de reformo kaj malfermo kaj ĉiam estos kontribuanto al tutmonda disvolvado. Ĉinio sin devontigos plu al la vojo de multflankismo kaj ĉiam estos defendanto de la internacia ordo.

Dividu