Ĉina prezidanto konversaciis kun ĉefo de UN per videoligo

Yu Publikigita: 2021-10-25 15:19:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping konversaciis kun ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres per videoligo lunde matene en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, “Hodiaŭ estas la 50a datreveno de la restarigo de la laŭleĝa sidloko de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR) en la UN, kaj Ĉinio okazigas memorfestan kunvenon por retrorigardi la neordinaran vojon trairitan de Ĉinio kaj la UN kaj ankaŭ por ekiri de la nova historia deirpunkto kaj konstrui pli belan mondon.”

Xi emfazis, ke la tre grava sperto akirita de Ĉinio en la 50-jara kunlaboro kun la UN estas ĉiam firme persisti ĉe la idealoj de la UN, sekvi la vojon de multflankismo kaj sincere kontribui al paco kaj evoluado de la mondo. Ĉinio volas labori plu kun aliaj landoj de la mondo por unuiĝi sub la flago de la UN kaj antaŭenigi la konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco.

Guterres diris, “Hodiaŭ, antaŭ 50 jaroj, la Ĉina Popola Respubliko reakiris sian legitiman sidlokon en la UN. Tio estas justa tago, kaj mi esprimas varman gratulon. La disvolviĝo de Ĉinio alportas ŝancojn al la mondo. Ni dankas Ĉinion pro ĝia persisto pri multflankismo, ĝia subteno al la laboro de la UN kaj ĝia grava rolo kaj kontribuo por antaŭenigo de paco kaj disvolvado de la mondo.”

Dividu