Xi Jinping mesaĝe gratulis al surretiĝo de la olimpika kanalo kaj cifereca platformo de ĈKG

Xiong Linping Publikigita: 2021-10-25 17:38:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Okaze de surretiĝo de la olimpika kanalo kaj cifereca platformo de la Ĉina Komunika Grupo (ĈKG), Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, adresis mesaĝon por gratuli al la okazo.

En la mesaĝo Xi diris, ke la olimpika kanalo, per olimpika sportado kaj kultura disvastigo, rakontu la ĉinajn sportojn, diskonigu la ĉinan sportan spiriton, plifortigu la interŝanĝon kaj kunlaboron de internaciaj sportoj, kaj fine atingu la celon ke ĉiulandaj civilizacioj inspiru sin reciproke kaj ke ĉiuj popoloj akordiĝu.

La malferma ceremonio de la surretiĝo de la olimpika kanalo kaj cifereca platformo de la Ĉina Komunika Grupo okazis posttagmeze de la 25a de oktobro, kaj tiam oni laŭtlegis la gratulmesaĝon de Xi Jinping kaj dissendis la videajn salutvortojn de Bach, prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato.

Dividu