Xi gratulas Shavkat Mirziyoyev pro lia reelektiĝo kiel uzbeka prezidento

Qiujieming Publikigita: 2021-10-26 11:18:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulan mesaĝon al Shavkat Mirziyoyev pro lia reelektiĝo kiel uzbeka prezidento.

Xi diris en sia mesaĝo, ke la konstruado de "Nova Uzbekio" akiris kuraĝigajn atingojn de post la enoficiĝo de prezidento Mirziyoyev, kio estas gravaj kontribuoj al la stabileco kaj disvolviĝo de Centra Azio.

Xi esprimis sian konfidon, ke sub la gvidado de Mirziyoyev, Uzbekio faros novajn kaj pli grandajn atingojn en diversaj kampoj de nacia disvolviĝo.

Xi diris, ke kunlaboro en diversaj kampoj inter Ĉinio kaj Uzbekio estas senĉese profundigita de post la starigo de diplomatiajn rilatojn inter la du landoj. Li diris ankaŭ, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Uzbekio kaj volas labori kun Mirziyoyev kaj preni la 30an datrevenon de la duflankaj diplomatiaj rilatoj venontjare kiel okazon por kune verki novan ĉapitron en la disvolviĝo de la ĉina-uzbeka ampleksa strategia partnereco kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Dividu