Xi alvokas konstruadon de scienca kaj teknologia forto de Ĉinio

Yu Publikigita: 2021-10-27 11:16:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), marde vokis la sciencajn kaj teknikajn laborantojn de la lando daŭre strebi por konstrui la sciencan kaj teknologian forton de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum vizito al ekspozicio de ĉinaj atingoj en teknologia kaj scienca novigado dum la periodo de la 13a Kvinjara Plano (2016-2020) en Pekino.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio atingis gravan sciencan kaj teknologian progreson dum la periodo. Ĉinio komencis la novan vojaĝon por konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj, tial scienca kaj teknologia novigado ludos tre gravan rolon por antaŭenigi la ĝeneralan disvolvadon de la lando.

Xi vokis la sciencajn kaj teknikajn laborantojn starigi fidon, kapti okazojn, kaj surgrimpi novajn sciencajn kaj teknologiajn altojn, por akceli memstaran disvolvadon de la scienco kaj teknologio. Li instigis al ili fari pli grandajn kontribuojn por ke Ĉinio estu grava lando en scienco kaj teknologio.

Dividu